Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > Protokolo de ĝenerala asembleo [2008-03-16]

Protokolo de ĝenerala asembleo [2008-03-16]

lundo 17a marto 2008

La ĝenerala asembleo de la federacio EDE okazis la 16-an de Marto 2008, de la 10-a horo ĝis la 12-a kaj duono, per interreta Skajpa telefonado, malfermita de la prezidanto Emmanuel Debanne

1. Financa raporto de Bruno Schmitt skribe transdonita al la prezidanto :

  • Ĝi estas malaktiva dum tiu periodo, ĉar la agadoj je federacia nivelo konsistas nur el kontaktoj de reprezentantoj dum kongresoj, kunvenoj, kolokvoj ktp., kiuj partoprenas je propraj kostoj, kaj ke aliflanke la laboroj por la TTTejo estas senpage zorgitaj de niaj estraranoj kun aparta interveno de Bert Schuman kaj Marc Anselmi kaj ankaŭ de nia prezidanto Emmannuel Debanne.
  • Ni pridebatis la saldon de inter 300 kaj 400 eŭroj

2. Agadraporto protokolita de la prezidanto kun interveno de la agintaj aŭ reprezentitaj estraranoj :

  • Emmanuel Debanne, Bert Schuman kaj Eugen Macko raportas
    pri intervenoj dum la diversaj kongresoj, info-budoj je internacia kaj
    ĉefe EUropa nivelo.
  • Fabien Tchudy raportas pri sia laboro por verkado kaj dissendo de la "InformLetero de EDE". Li tiuokaze petas kunlaboron por dissendi tiun leteron al ĉiuj simpatiantoj, eĉ al ne esperantoparolantoj (do aludo al traduko de la letero al la aliaj lingvoj). Li substrekas la
    rolon de tiu agado kiel (mi interpretas) "antaŭ kampanjo".
  • Bert Schuman raportis pri sia kunlaboro kun Marc Anselmi por
    atingi internaciiĝon de la TTTejo.... fakte ĉiu konstatas la bonegan
    rezulton kaj gratulas. Bert ankaŭ emfazis pri la rolo de sekcio pri ĉiu unuopa lando, kiu entenas aŭ devus enteni informojn pri la organizado de la balotoj en la koncerna lando.
  • Eugen Macko feliĉe povis eniri la kunvenon post kelkaj provpaŝoj kiel nova skajpano kaj raportis pri siaj intervenoj kaj kontaktoj en Germanio (Munkeno) kaj Hungario (BudaPeŝto). Li citis nomojn de regulaj kontaktoj kun Alfred Schubert kaj Ulrich Mathias en Germanio kaj aliaj amikoj en Hungario, ankaŭ "junaj" (mi ja petas pardonon pro tio ke mi tute ne scipovis kompreni la familiajn nomojn de tiuj amikoj de EDE). Li ankaŭ raportas pri pozitiva sento rilate la akcepton ate de la ĝenerala publiko en Hungario dum publikaj info-budoj pri temo de "lingva demokratio, ĝia graveco kaj aludita rolo de Esperanto" en Eŭropo.

Tiuj punktoj facile enkondukis niajn intervenojn pri la celoj proponotaj al nia membraro dum tiu periodo de preparado por la EUropaj balotoj de 2009.

  • Ni konfirmis inter ni ke la programo de EDE estas laŭ la statutoj malfermita al ŝanĝoj dum tiu periodo kaj ke la sola oficiala programo estas kaj estos tiu en la lingvo Esperanto (kompreneble tio
    estas precizigita en la statutoj mem.
  • Mi rememorigis ke niaj federaciaj statutoj estas deponitaj en Strasburgo kie la leĝoj regantaj la asociojn ne estas laŭ la ĝenerala
    rajto de Francio kun depono en prefektejo, sed ĉe la Tribunalo. Tiu
    heredo de historio profitas al nia "EUropa" aspekto atendante leĝan
    kadro por EUropaj asocioj aŭ partioj.
  • Emmanuel Debanne proponas ke la debatoj estu malfermitaj kaj
    per la dissendolisto kun sinteza partopreno sub formo de la Wikiejo en la TTTejo de EDE

Listiĝis jam la eblaj novaj punktoj kaj kelkaj historiaj kaj
spinaj punktoj de la programo :

  • La spinaj punktoj estas jam en la programo. Aparte menciendas la lasta punkto, kiu substrekas ke nia "politika referenco" fondiĝas unue sur la universala deklaracio de la homaj rajtoj de 1948. Tiu rememorigo estas grava ĉiufoje, kiam oni pensas ke la "kompetenteco de EDE estus denaske "mallarĝa" kaj pro tio ke EDE ne estus "vera" politika partio. Ankaŭ gravas la konceptoj de demokratio kiel funkcianta estaĵo do sekve listigo de nepraj iloj apudaj al Esperanto (kiel solvo de esprimorajto kaj kultura ekvilibro) estas divers-vorte rediritaj.
  • La jam preparitaj novaj punktoj estas rapide cititaj : Plano por enkonduko de Esperanto en la elementaj lernejoj. Enkonduko de la koncepto "daŭr-povo" (neologismo ŝajne sufiĉe internacia) por substreki la konscion de EDE pri tiu gravega flanko de plua disvolviĝo de la homaro kaj ĝiaj rajtoj kaj kiu ne enas la deklaracion de 1948. Rajtoj pri senpaga aliro al modernaj iloj (Interneto) je ĉiuj konoj, decidoj, balotoj ktp.

Emmanuel Debanne proponas, por animi, reguligi kaj produktigi nian internan demokration :

  1. skajpa kunveno je la lasta dimanĉo de ĉiu monato, (krom esceptoj konigitaj per TTTejo).
  2. larĝigo de niaj debatoj ĝis junio kaj sintezo fine de junio danke al kontribuoj per la dissendolisto kaj aparta wiki-ejo (uiki : ejo de Universala Interŝanĝo Kontribua Informilo ; mi proponas tiel klarigi)

3. Elekto de la estrarano

Nia amika interkonsento estis :
Ni provu internaciigi nia estraranon, do pro tio ni ĉiuj esperis ke
Eugen akceptos signifan postenon. Ni provu ŝanĝi kelkajn "kapojn" ekzemple mian por ĝuste speguli la nunajn laboremulojn. Neniu kuraĝis (ŝerce dirite) proponi alian prezidanton, ĉiuj konsentis, ke ni restu ĉiuj membroj de la ĝenerala konsilio kun niaj apartaj taskoj ekzemple Bert kaj Bert pri la TTTejo kaj pri internaciiĝo.

Jen la elektorezulto :
- prezidanto : Emmanuel Debanne
- sekretario Fabien Tchudy
- kasisto : Bruno Schmitt
- vic-prezidanto : Eugen Macko
- vic-prezidanto : Bert Schumann

Konkludo : Mi dankas vin por via atento, kompreneble akceptas rimarkojn
kaj aldonojn de la ĉestantoj kaj transdonas la postenon de sekretario
al Fabien Tchudy.

Amike al ĉiuj.
Denis-Serge Clopeau
(protokolinto)

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents