Informtablo pri Esperanto kaj EDE okazas en Budapeŝto plurfoje jare dum sabato aŭ dimanĉo, kutime de la 11a ĝis la 15a horo, ĉe placo Városháza apud placo Deák (komence de la strato Bárczy, malantaŭ la preĝejo de la placo Deák).
Ĉeestas granda tendo, kiu servas laŭ la vetero kiel pluvombrelo aŭ sunombrelo.
Informtabloj okazis je la
28a de junio 2008
4a de aprilo 2009
28a de junio 2009
11a de aprilo 2010
30a majo 2010
3a de julio 2010
26a de septembro 2010
10a de oktobro 2010