demokratio

PIV reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas,aû pere aû senpere al la popolo

diskuto:
pera demokratio
senpera demokratio
difino de popolo

kaj ĉefe por ni EDE-anoj … decidpovo jes ja sed : pri kio (concepto de konstitucio, kiel estas apartigitaj, rilatigitaj la diversaj specifaj povoj), kiam (frekvenco de la balotoj, eks-igo de la elektitoj aǔ decidoj) , per kia tipo de baloto ( ), post kia informo en kiu grado de kono, kun kiuj historiaj respondecoj, sekreto aû malsekreto ktp

Ankaǔ devas esti bone difinita la protekton de la malplimultaj civitanaroj. Fakte la decidpovo, kiu fontas el majorita principo ne povas permesi formeton de minoritataj esprimoj, konvinkoj, opinioj ktp. La kialo de tiu limo estas klarigebla tiel. Jes ja minoritatoj povas tute malpravi, erari, kaj ties proponoj enteni danĝeron, sed la kontraǔo povas esti. Ekzemple en scienca, en jura, en morala kampoj, la historio montras, ke la finfine plejbonaj ideoj devenas de ege minoritataj serĉoj, vidpunktoj, intuicioj ktp. Pro tio ekzisto de minoritatoj estas garantio por ebligi estonteca progreso kaj tial demokratio neniel povas trudi ke majoriteca voĉdono povas malaperigi minoritatajn esprimojn.

 
demokratio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2014/03/23 14:30 de ede_21
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki