La 5-an de julio 2008 renkontiĝis en Wiesbaden 10 Esperanto-aktivuloj por refondi la germanan sekcion de EDE.
Estraranoj k.a. fariĝis :
Manuel Cebulla (prezidanto)
d-ro Eugen Macko (vicprezidantoj)
d-ro Ulrich Matthias (vicprezidantoj)
Konrad Gramelspacher
Alfred Schubert.
Monika Finnegan-Reuß (komisiito pri la kaso)
Marianne Buchholz-Maurer (kasrevizoro)
Christian Darbellay (kasrevizoro)
La asocio havas sian sidejon en Wiesbaden kaj post nelonge registriĝos ĉe la tiea tribunalo.
En la sama tago la asocio nomumis siajn kandidantojn por la eŭropaj balotoj 2009. En sekreta voĉdono oni elektis por la lokoj 1 ĝis 11 de la listo la sekvajn kandidatojn :
- prof. d-ro Reinhard Selten
- Manuel Cebulla
- d-ro Ulrich Matthias
- d-ro Eugen Macko
- Marianne Buchholz-Maurer
- Alfred Schubert
- Nan Matthias-Wang
- Steffen Eitner
- Monika Finnegan-Reuß
- Konrad Gramelspacher
- Hervey Taunton
La asocio celas kolekti 4 000 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. Tiucele restas ĉirkaŭ 8 monatoj da tempo inter somero 2008 kaj la 31-a de marto 2009. (PS : 5.240 subskriboj estis oficiale transdonitaj al la balotestro fine de marto.)
Foto pri la nova estraro troviĝas en Vikipedio sub : Europa-Demokratie-Esperanto





![[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}](IMG/png/ede-informilo-20071226-page1.png)

