Hejmpaĝo > Communiqués de presse > « Riverspeak » [2011-02-21]

« Riverspeak » [2011-02-21]

ĵaŭdo 16a junio 2011

Communiqué de presse au sujet du projet "riverspeak"

Le 21 février 2011, EDE a envoyé un communiqué de presse (voir tableau ci-dessous) faisant connaître son point de vue sur le projet d’introduction dans les écoles de batellerie d’une liste de phrases, projet nommé "riverspeak" (langage fluvial).

L’auteur, Johan DERKS, en a fait une conférence dans le 3-ème symposium AEPA à Karlovo, Bulgarie, 11-16 juin 2011. Lire la conférence Histoire de "riverspeak" et son document d’accompagnemant.

Esperanto

Gazetara komuniko
de Eŭropo Demokratio Esperanto
pri la projekto "riverspeak".
български

Съобщение за печата
на Европа Демокрацията Есперанто
за проекта "riverspeak".
česky

Tisková zpráva
Evropy Demokracie Esperanto
o projektu "riverspeak".
deutsch

Pressemitteilung
von Europa Demokratie Esperanto
bezüglich des Projektes "riverspeak".
français

Communiqué de presse
d’Europe Démocratie Espéranto
concernant le projet "riverspeak".
hrvatski

Priopćenje za javnost
Europe Demokracije Esperantski
o projektu "riverspeak".
italiano

Comunicato Stampa
d’Europa Democrazia Esperanto
sul progetto "riverspeak".
nederlands

Persbericht
van Europa Democratie Esperanto
over het project "riverspeak".
polski

Informacja prasowa
Europy Demokracji Esperanto
o projekcie "riverspeak".
română

Comunicat de presă
din Europa Democraţia Esperanto
despre proiect "riverspeak".
русский

Пресс релиз
Европы Демократии Эсперанто
по проекту "riverspeak".
slovenčina

Tlačová správa
Európy Demokracia Esperanto
o projekte "riverspeak".
српски / srpski

Саопштење за јавност
Европе Демократију Есперанта
о пројекту "riverspeak".
українська

Прес реліз
Європи Демократії Есперанто
за проектом "riverspeak".

Gazetara komunikaĵo
Strasburgo, la 21an de februaro 2011

Dum sia kunveno de la 19a de februaro 2011, la estraro de la asocio ’Eŭropo Demokratio Esperanto’ difinis sian starpunkton pri la dezirinda formo de la projekto pri enkonduko en la lernejojn por riverŝipistoj de frazaro, nomata ’riverspeak’ (riverparolo).
’Riverspeak’ estas ĵargono por komuniki sur Europaj riveroj inter ŝipoj, surŝipe kaj inter ŝipo kaj riverbordo.
Laborgrupo "Leonardo da Vinci", sub direktado de la asocio EDINNA, depost la jaro 2009 faras eksperimentojn surbaze de la angla lingvo en kiuj Belgaj, Francaj kaj Polaj lernantoj de instituto KTA en Zwijndrecht, Belgujo, estas engaĝitaj (tel. : +3235709730, secretariaat@cenflumarin.be).
Dum ĝis nun la ĉefaj komunikaj lingvoj sur Rejno estis la Nederlanda, la Germana kaj la Franca kaj sur Danubo, kiom konate, la Rusa, la Germana kaj la Rumana, oni antaŭvidas, ke akceptado de ’riverspeak’ post kelkaj jaroj (?) signifos detruon de valora kultura tradicio. La riverveturaj profesioj estas tipa ekzemplo de familia tradicio kun sia propra kulturo kaj institucioj. Enkondukado de fremda lingvo kiel la angla favoros la endungadon de ne-eŭropaj enmigrantoj kiuj ne konas tiun familiecan kulturon kaj favoras la pli grandskalajn entreprenojn kiuj ne estas tiel stampitaj de familia tradicio.
Se la ŝipistaj organizaĵoj volas enkonduki unu komunan ĵargonon, oni ne estas devigita alpreni por tio la anglan lingvon. Ĉiam ekzistis en la historio ĵargonoj tipaj por iu metio (sociolekto), ekzemple inter minejistoj, marŝipistoj kaj germanaj studentoj (Burschensprache). Kun la moderna kompreno pri lingvoplanado estas eble krei sociolekton surbaze de frazoj, esprimoj kaj vortoj el diversaj gravaj rivertransportlandoj. La sukceso de Esperanto rapide fariĝinte vivanta lingvo, kies vortaro fontas el ses gravaj eŭropaj lingvoj kaj kiu ankoraŭ daŭre evoluas, povas esti ekzemplodona.
Meritas atenton ankaŭ la inkliniĝo de la eŭropocentra povo, cedi antaŭ la tendenco esprimi sin pli kaj pli (nur ?) en la angla lingvo. Pro tio la parolantoj de 22 (23 minus la angla) oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio sentas sin pli kaj pli minacataj en sia lingva identeco, kaj multaj eŭropanoj spertas marĝenigon de sia gepatra lingvo en sia profesia vivo. Tio degradas la estimon por la Bruseldevenaj aranĝoj ; eksperimentado kun multlingva ĵargono estus grava signalo kontraŭ la premo de unuforma lingvo, unuspecaj informado kaj amuziĝado, unuforma kulturo kaj por varia lingva ekologio en Europo.
Tial Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE)

  • apelacias al la lernejoj, aliĝintaj en EDINNA, postuli de la Estraro, ke ĝi donu instrukciojn al la laborgrupo "Leonardo da Vinci" larĝigi sian eksperimenton pri ’riverspeak’ por inkludi multlingvan ĵargonon, kiu respektas la ĝisnunan praktikon de komuniklingvoj sur la Eŭropaj riveroj, de Rumanujo ĝis Nederlando, kaj endungi por tio ekspertojn pri lingvoplanado.
  • atentigas la naciajn ministrejojn de Edukado, ke Eŭropa Unio malavare subvencias projekton PLATINA, kiu unuflanke alstrebas gravajn celojn : modernigado de la entreprenoj de surrivera transportado, protektado de la apudrivera naturmedio kaj ofertado de alternativoj de pli energikonsuma surtera kaj traaera transportadoj, sed aliflanke direktas al lingva evoluo, kiu ne-renverseble detruas la varian lingvan ekologion en Eŭropo kaj radikale kontraŭas plurajn solenajn principajn deklarojn de eŭropaj instancoj por multlingveco en Europo.

Bertrand Hugon,
prezidanto de la federacio Eŭropo Demokratio Esperanto

CONTACT
Johan DERKS
+31-387851423 / derks.esp@tiscali.nl

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents