Hejmpaĝo > Fédération > DE : Allemagne > Programo de EDE–Germanio por la Eŭropaj Balotoj 2009

Programo de EDE–Germanio
por la Eŭropaj Balotoj 2009

merkredo 19a majo 2010

EDE estas parto de en la jaro 2003 el Francio elirinta eŭropa movado Europo-Demokratio-Esperanto, kiu volas enmeti la internacian pontolingvon Esperanto kaj la malantaŭ starantajn ideojn en la politika diskutado.

La historiaj radikoj de EDE

La programaj ideoj kaj celoj de la Europo-Demokratio-Esperanto, havas historiajn radikojn kaj situas interalie en la pozitiva tradicio al la franca revolucio, kun ideoj de libereco, egaleco kaj frateco, kaj de la Hambaĥa Festo (Hambacher Fest), kiu estas rigardata kiel la naskiĝo de la germana demokratio. EDE situas ankaŭ en la tradicio de la pacmovado kaj la ideoj de la eŭropa movado.

Radikoj estas nature ankaŭ la ideoj de Ludoviko Zamenhof, kiuj kondukis al lia popolkunliga internacia lingvo Esperanto : Li deziris konstrui neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj popoloj povus reciproke komuniki, sen altrudi al aliaj la naciajn proprecojn. Li apogis la ĝustan koncepton, ke ĉiu nacia lingvo principe samas. Per Esperanto li ebligis, ke la homoj povus ĉiun kulturon alproksimiĝi baze de la samrajteco. Hodiaŭ Esperanto estas uzata de multe da homoj divesaĝaj en la tuta mondo aktive por internacia komunikado kaj kompreniĝo. Pri tio decidan rolon ludas la interreto por iompostioma disvastigo de Esperanto, prefere inter junaj homoj, kiel ankaŭ la fakto de facila kaj rapida lernebleco. Per escepte pli malgranda peno eblas atingi, eĉ memlernante, pli altan nivelon kaj pli vastan esprimkapablecon, ol en aliaj fremdaj lingvoj. Esperanto evoluis dum sia 120-jara ekzisto al kulturlingvo kaj montras pli rapidan disvastiĝon ol multaj aliaj lingvoj.

Kiel Zamenhof kontraŭis la hegemonion de kelkaj lingvoj kaj kulturoj, tiel li apogis ankaŭ la socian emancipiĝon kaj demokratiigon.

La orientiĝoj de EDE sekvas historian linion kaj estas ligiĝas en eŭropa tradicio. Por EDE gravas evoluigi, subteni kaj videbligi eŭropajn komunecojn kaj tiel krei la fundamentojn por daŭra ekonomia, socia kaj teritoria kunteniĝo de Eŭropo. Sed tiuj ideoj kaj tradicioj jam montras trans Eŭropon. Pro tio EDE volas engaĝiĝi, ke la EU mondvaste pledas por dialogo, kompreniĝo, paco kaj justeco.

Nova politika stilo cele al dialogo

EDE estas nova kaj volas esti alia ol la aliaj por elekto starantaj partioj kaj listoj. EDE ne lasas sin ordigi en la konatan politikan spektron de la dekstra kaj maldekstra kaj sekvas nenian ideologion. EDE volas esti realisma, pragmatisma, praktika kaj ĉe tiuj fari humanan kaj vivĝojan politikon. Pro tio EDE volas fari laŭfaktan kritikon kaj doni konstruktivajn proponojn. EDE subtenas la komunan serĉadon de solvoj por aktualaj kaj venontaj problemoj kaj staras por politiko de la aŭdeco, de la kunpensado kaj la sincera klopodo. Pro tio EDE volas engaĝiĝi por konstruktivaj kaj pacemaj debatoj, en kiuj pri aktualaj problemoj, en senantaŭjuĝe kaj laufakte fundigitaj diskutoj, kune en transparentaj solvoj estos decidoj trovitaj.

Bazaj opinioj, celoj kaj orientiĝo
de Eŭropo Demokratio Esperanto

Ni estas konvinkitaj, ke paco kaj bonfarto en Germanio, Eŭropo kaj en la Mondo povas esti atingata kaj certigata nur, se la homoj unu la alian kun ĉiuflanka respekto renkontas kaj en libera, egalrajta kaj malferma dialogo troviĝas.

Demokratiaj socioj en kiuj povas la homoj libere disvolviĝi, donas bonan garantion. Sed demokratio povas nur funkcii, se la civitanoj mem povas decidi pri la aferoj kiuj ilin koncernas. Bazo por tio estas, ke ili povas libere esprimi siajn opiniojn kaj senĝene, amplekse informiĝi kaj samarajte unu-kun-alia komuniki.

Paca kaj libera socio vivas de solidara unu-kun-ali-eco. La homo estas de si mem socia estulo. Pro tio, socia sekureco ne bezonas kuratorecon kaj devigon, sed la kreadon sufiĉe da eblecojn kaj liberan spacon por memdecida solidara unu-kun-ali-eco. De tiuj konsideroj ekestas la fundamentoj de la politiko de EDE : reciproka estimo kaj toleremo, egalrajta malferma dialogo, informita memdecideco kaj per libervolo apogita solidara unu-kun-ali-eco.

Apud la ĉefkampoj de la politika laboro, kiuj kuŝas en la sfero de la lingvoj-, kultura –kaj edukadpolitiko, en la fortigo de la demokratio, de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, EDE volas okupiĝi ankaŭ kun vico da aliaj europpolitikaj kampoj, trafi programajn deklarojn kaj alpreni pozicion. Ĉe ĉiuj demandoj estos justeco, ekviiĝo, egalrajteco, respekto de la minoritatoj, toleremo, solidareco, fundamentaj rajtoj, paco, daŭreco, ŝparemo kun la havaĵoj t.e. impoŝtmonoj, sobkonstruo la burokration, kaj transparenteco, ludas precipan rolon, ĉar EDE alstrebas alian, humanan politikon.

Precipaj eldiroj pri Eŭropa politiko

EDE apogas la procezon de la eŭropa unuiĝo kaj pledas por la Eŭropa Unio. La Lisboa-kontrakto, per kiu la EU-kontrakto estis ŝanĝita montras en la ĝustan direkton. Ĝi metas la valorojn de la Unio al la komenco : respekto de la Homaj Rajtoj, libereco kaj demokratio, jura ŝtateco kaj protektado de la rajtoj de minoritatoj.

Sed en kelkaj sferoj la Lisboa-kontrakto donas kauzon al pludiskuto. Tiuj devas esti malferme kaj sub inkludo de eŭropaj civitanoj efektivigita. Ankoraŭ devas esti priparolata, ĉu kaj kiel la loĝantaro mem povas decidi pri tiu kontrakto kaj pri la konstitucio por Unuiĝinta Eŭropo. Demokratia Eŭropo devas stari sur vasta konsento de siaj europaj civitanoj.

Al tio devus esti efektivita, ke la civitanoj de Eŭropo kun tiu Unio identiĝas, por komune pluevoluiĝi. La Eŭropa Unio ne rajtas esti la aranĝo de elitoj, aŭ servi nur al intersoj de certaj grupoj, sed ĝi devas esti la Unio de siaj civitanoj, komuna domo, en kiu ĉiu sentas sin hejme kaj povas libere evoluiĝi kaj en kiu ĉiu povas flegi sian lingvon kaj kulturon, sed sen de supre ordonita egaligo.

La Eŭropa Unio ne devas anstataŭigi la Ŝtatmembrojn, tiel longe, ĝis tiu ne estiĝas la deklarita volo de la granda multnombro de la loĝantaro. La Eŭropa Unio faru nur tie regulojn kie ili komune necesas kaj estas sencoplenaj. La principo de la subsidiareco devas esti fortigata.

EDE volas kontribui al la farado de la eŭropa konscio, por ke per tio atingi internacian konscion. Tion en la ekkono, ke la protektado kaj akcelo la multflankecon estas gajno por ĉiuj. Sed tiu gajno povas esti farata fruktodona, se la senbarite spirita interŝanĝo, egalrajta komunikado kaj malferma dialogo eblas super ĉiuj limoj kaj disvastiĝas la konceptaĵo, ke paca unu-kun-ali-eco kaj komuna serĉado de solvoj, konsistas la fundamenton por pli bona estonteco al ĉiu homo.

Eŭropo devas esti ekzemplo por sukcesa integriĝo, ke la multflankeco de siaj oldaj kaj novaj civitanoj ne ŝajnas kiel obstaklo aŭ eĉ danĝero, sed estas uzata kiel ŝanco. EDE ne volas asimiladon, sed integradon de alvenintoj, ĉe protektado de iliaj lingvoj kaj flegado de kulturoj. Ili kaj iliaj posteuloj povas esti per lingva kaj kultura ligiteco pontoj por amika, ekonomika kaj aliaj kontaktoj de ĉiuj eŭropanoj kun iliaj iamaj patrolandoj.

La komuna Eŭropo bezonas fortan demokration

Ke la celoj de la Unuiĝinta Eŭropo estu atingeblaj, precipe paco kaj libereco, bonfarto kaj socia sekureco, lingva kaj kultura diverseco kaj vivvalora ĉirkaŭmedio por kaj kun ĉiuj civitanoj de Europo, la Europa Unio devas ankoraŭ subigi konsiderindajn deficitojn en la demokratio.

Gravaj principoj de la demokratio kiel fortopartigo, akoraŭ ne estas priatentita : La eŭropaj leĝoj (dekretoj kaj direktivoj) ne estas faritaj de la Eŭropa Parlamento, sed de la Eŭropa Komisiono, kiuj membroj ne estas elektata de la eŭropaj civitanoj, sed estas ordonitaj de la registaroj de la membroŝtatoj. Vera kunparolado de la civitanoj ankoraŭ ne eblas. La formoj de la senpera demokratio kiel civitandezirado kaj popoldecido mankas. Por funkcianta demokratio sur eŭropa nivelo, necesas en Europo pli bona kaj pli vasta informado de la civitanoj kaj kreado pli da eblecoj por samrajta komunikado unu-kun-alia en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj.

La Eŭropa Unio estas de multe da civitanoj perceptata kiel fremda burokratio, kiu kuratoras en ilia vivo. Ĉi tie necesas transparento, informado kaj kunparolado. La eŭropa administrado devas estiĝi esence pli civitanproksima. Ankoraŭ ĉiam ne funkcias la europa ĉarto de la fundamentaj rajtoj. Sed la civitanoj bezonas protektrajtojn, kiujn ili povus senpere valorigi rilate al organoj de la eŭropa Unio.

EDE volas precipe pretiĝi por la fortigo de la demokratio kaj la fundamentaj rajtoj en Eŭropo, precipe de la personaj rajtoj kaj la opinio-kaj informadlibereco, por senpera limtranspaŝa politika kaj socia dialogo de la eŭropaj civitanoj kaj por la integriĝo ĉiujn civitanojn en la eŭropa okazado. Ni volas kunlabori sur la konstruado de tuteŭropa demokratio, en kiu la homoj, aŭ de ili balotitaj reprezentantoj flanke de la politikaj aŭ naciaj blokoj povas paroli pri la ilin kormovaj politikaj demandoj. Sed ke la homoj, civitanoj, deputitoj povus interŝanĝi kaj debati, devus paroli komunan lingvon. T.e. fundamenta estas, ke unue estu kreita la lingva bazo por reala dialogo. Tiam povas esti malgrandigita ankaŭ la deficito en la europa demokratio.

Ni proponas Esperanton por lingvo de la internacia komunikado. Esperanto povas kaj devas esti helpilo por garantio de la rajto al libera opiniesprimo kaj rajto por senĝena informado. Kaj por ĉiu eŭropa civitano sen escepte pri nacio, lingvo, edukado, havaĵo, ktp. Esperanto povas esti fundamenta konstruŝtono, en multpopola kaj multlingva Eŭropo atingi demokration, pli rapide kaj solide surkonstrui la komunan eŭropan domon.

Precipaj eldiroj pri lingvopolitiko

EDE favoras, ke al temo lingvo estu dediĉita pli granda atento kaj ke la EU ŝanĝu la ĝisnunan lingvopolitikon, orientiĝante al interesoj de la civitanoj. La eksterordinare grava lingvodemando devas alveni al la agendo de la eŭropa politiko. Ĉar per la lingvopolitiko estus metitaj esencaj fundamentoj por la europa integriĝo, por la politika funkciado kaj disvolviĝo la komunan merkaton kaj entute por la Eŭropa Unio. Kaj al ĉio tio, la lingvopolitiko en Eŭropo estas malvaste ligata kun la fundamentaj rajtoj.

EDE volas aktive egaĝiĝi por linvoreguligoj en la EU, sed samtempe ankaŭ en la unuopaj membroŝtatoj, kiuj la komunan Eŭropon, socie, politike, sociale kaj ekonomie pluevoluas, certigas la ŝancegalecon por ĉiuj civitanoj, kiuj aparte en Germanio kaj por ĉi tie vivantaj homoj signifas pli malgrandaj kostoj kaj pli grandaj utiloj. Ĉe tio devas esti certigita, ke la eŭropaj civitanoj ne nur en la oficaj lingvoj, sed ankaŭ en ĉiu alia regiona- kaj minoritatlingvo povas sin turniĝi al europaj oficoj.

Ni volas Eŭropon por ĉiu civitano sen hegemonio de iu popolo aŭ lingvo. Ni ankaŭ ne volas duaklasan-Europon, kie kelkaj lingvoj estas preferitaj sur la kosto de aliaj. EDE volas engaĝiĝi por justa kaj demokratia solvo de la internaciaj lingvoproblemoj kaj por la konservado de la ligvo-kultura diverseco en Eŭropo kaj en la Mondo.

Homdigneco, libereco, egaleco kaj justeco signifas, ke ĉiuj civitanoj ekde la naskiĝo havas la saman ŝancon partopreni la protekton kontraŭ la diskriminacio, ankaŭ de la lingva diskriminacio. Tiu devas esti ĝuste en la Eŭropa Unio konsekvence realigata.

Demokrata dialogo inter ĉiuj eŭropanoj povas esti atingata nur per iu facile lernebla pontolingvo, kiu al neniu apartenas kaj ne estas la gepartra lingvo de iu popolo. Komunika sistemo, en kiu ĉiuj homoj samrajtas, aŭ minimume proksimume saman ŝancon povas atingi kaj neniun nacion kontraŭ la alia preferas, povas esti atingata nur per iu neŭtrala lingvo. Pro tio ni proponas Esperanton kiel kompreniĝilo por Eŭropo. Sed EDE ne volas anstataŭigi per Esperanto la naciajn-, regionajn- kaj minoritatajn lingvojn. Esperanto ne volas forpeli la aliajn lingvojn, sed male, kontribui al ilia plifortigo kaj protektado.

Ĉar por eŭropaj civitanoj devas esti akcelata la ebleco, pri deziro lerni fremdajn lingvojn. EDE rekomendas, ke ĉiu eŭropano minimume la bazajn konojn de du nacia lingvo lernas kaj ke la EU por la lingvolernado pli da financaj subtenoj pretigas. Por la plimulto de la homoj, por kiuj la lingvolernado peniga estas, prezentas Esperanto la idealan eblecon, kun malmulte da peno, rapide memkonscie povi partopreni internacian interŝanĝon.

Por ni, ne ekzistas kontraŭdiro inter Esperanto kaj la Angla. Angla kaj Esperanto ne estas alternativoj, sed kompletigas unu la alian : Post Angla instruado estas Esperanton lerni multe pli facila kaj inverse. Alikaze, angle oni ne povas tiel bone lerni kiel oni povas lerni Esperanton.

EDE volas longtempe atingi, ke Esperanto estiĝu unua fremda lingvo kaj ke Eŭropanoj ricevu lingvon, per kiu ili sen granda tempoperdo unu-kun-alia povus dialogi kaj per kiu preskaŭ ĉiu povus pli facile partopreni al la plezuro de fremdlingva komunikado.

Se ni parolas pri la „unua fremda lingvo“, tio ne devus signifi, ke Esperanto flankenŝovus la aliajn fremdajn lingvojn. Sed altrudiĝas, ke en la lernejoj unue estus instruita Esperanto kaj poste la aliaj lingvoj. Sufiĉas ke la lernantoj la bazajn konojn pri Esperanto en unu ĝis du jaroj lernas. Poste ili, pro la simpla kaj logika strukturo de Esperanto, ne plu bezonas instruadon, sed povas plulerni en libervolaj lerngrupoj. En lernejaj eksperimentoj estis pruvite, ke lernantoj kiuj unue lernis Esperanton, poste lernas pli rapide aliajn fremdligvojn. La esperantoinstruado bezonas tiel nur malmulte da plian instruadon kaj donas idealan kompletiĝon al aliaj fremdlingvaj edukadoj.

La enkonduko de Esperanto en lernejoj ne devas malpliigi la valoron de aliaj fremdlingvoj. Kontraŭe, Esperanto povas veki la intereson al lingvoj ĝenerale kaj forigi ĝenojn kaj antaŭjuĝojn kontraŭ la lingvolernado. Pli forta disvastiĝo de Esperanto ne malfortigas la valoron de aliaj fremdaj lingvoj.

La lernantoj povas ricevi per Esperanto, ŝlosilon al pli internacia, kulturtrapaŝa komunikado. Aliajn fremdlingvojn ili devas lerni, por ricevi kelkajn senperajn alirojn al la vivo kaj kulturo de niaj eŭropaj najbaroj, kiel ankaŭ al ekstereuropaj popoloj. Laŭsence ni volas instigi, ke la edukado de la germana lingvo en aliaj landoj estu akcelata kaj ke la lingvooferto en germanaj lernejoj estu plivastigata.

Ĝis la postulo por esperantoedukado –minimume kiel libervola edukado aŭ en kadro de lingvopedagogia edukado- en ĉiuj baz- kaj plugvidantaj lernejoj, kiel en altlernejoj en Eŭropo ne prosperos, EDE engaĝiĝos por malgrandaj celgvidadaj paŝoj, kiuj alportas al la popularigo de Esperanto, por ke pro sia ĉiam pli altigota praktika valoro ankaŭ de sin mem disvastiĝos.

Tiel longe, ĝis Esperanto ne havas sian postenvaloron, kiu decas al ĝi, kaj tiel longe ĝis la lingvodemandoj ne akriĝis en la konscioj de la eŭropaj civitanoj, de la politiko kaj administracio, EDE ĉiam denove alprenos la temon al tagordo kaj klopodados sensivigi la socion kaj ĝiajn respondeculojn, porke kun la eŭropa lingvodemando kunligita socia problemo en sia kreskanta signifo finfine estu ekkonata kaj portipovaj solvoj estus trovitaj kaj transmetitaj.

Tiel longe ĝis la gepatraj lingvoj en la EU ne estas egalrajtaj, EDE engaĝiĝas ankaŭ por revalorigo de la Germana lingvo en la EU. La Germana devas en la EU esti labor-kaj publikaĵlingvo.

Precipaj eldiroj pri kulturpolitiko

Ni volas, ke en Eŭropo estu konservata la kultura diverseco kaj ke la komuna kultura heredaĵo estu aktive protektata. Ne rajtas esti kultura superregado de iu grupo aŭ nacio. Ĉiuj geeŭropanoj devas povi flegi kaj vivi sian propran kulturon, sen de supre ordonita sammetiteco. EDE volas pledi por la rajto de kulturaj minoritatoj, por protektado kaj akcelo de iliaj kulturoj.

La Eŭropa Unio devas aprte akceli la t.n. alternativajn kulturprojektojn, kulturcentrojn, urbopartkulturojn ktp. kaj doni rimedojn por eŭropa kulturinterŝanĝo sur la nivelo de civitanproksimaj iniciativoj.

Por ke la homoj de Eŭropo ambaŭflanke ekkoniĝos, la EU devas apogi kulturinterŝanĝon akcelantan turismon. Ankaŭ aliaj eblecoj por la ekkono de la eŭropa diverseco devas esti akcelataj kiel ekz. kultur-partnerecoj, interkulturaj aktivaĵoj kaj similaj. Ĉe tio estu ekviigitaj per iu eŭropa fonduso la ekonomiaj malsamecoj de la partoprenantoj el diversaj membroŝtatoj.

EDE akcelas ankaŭ la pli fortan evoluon de libera interŝanĝo de lernantoj, kvalifikiĝaj kursoj, studentoj, laboristoj, memstaruloj kaj neprofesiuloj. Ĉar nur konscia kaj intensa kontakto kun homoj en aliaj EU-membroŝtatoj kondukas al daŭra kaj fruktodona eŭropa komuneco.

EDE volas alporti al tio, ke restu kosiderindaj liberaj sferoj por diversaj evoluiĝoj kaj por la konservado de ebla multflanka kultura formriĉeco en la EU. Ni volas, ke la publiko estu informita pri la danĝeroj por la kultura diverseco, ke la homoj estos sensibiligitaj por tiuj demandoj kaj engaĝigas plej eble memstare por la protektado kaj akcelo de la kulturoj. La EU devos ĉi tie agi antaŭ ĉio instigante kaj apogante. La EU devas akaŭ pli forte financi sciencajn analizojn kaj esplorojn pri la eŭropaj kulturoj kun la celo de koservado kaj akcelo de la kultura diverseco. Per iu ebla tuteŭropa dialogo devus esti tiuj faktoroj eltrovataj kaj subkonstruataj, kiuj antaŭpuŝas la kulturan antaŭregadon.

EDE volas, ke la kulturoj de la EU-membrostatoj estos ekkonataj ankaŭ ekster de EU. Sed tiu devas okazi en la formo de la egalrajta kulturinterŝanĝo. La EU ne altrudu aliajn sian „eŭropan gvidkulturon“. Plie, ĝi devas apogi mondvaste la kontraŭ kulturimperialismon.

EDE proponas establon de Eŭropa Kulturkonsilo. Tiu devus regule raporti pri la stato de, precipe endanĝeritaj kulturformoj en Eŭropo kaj devas doni avert-, propon- kaj koordinfunkciadon por protekto kaj akcelo la kulturan diversecon en Eŭropo.

Precipaj eldiroj pri edukadpolitiko

EDE reprezentas la koncepton, ke vivanta lernado estas necesa kaj senchava. Sed la vivdaŭra lernado ne devas esti traktata kiel iu ĝena devo. Ĝi ne servu nur al tio, ke la homoj restu agemaj por la labormerkato. Dumviva lernado pli devas alporti al persona pliriĉiĝo kaj spirita saneco. Tiu efektiviĝas pozitive ankaŭ tutsocie.

En la antaŭeco de ĉiu edukado kaj klereco devas stari plezuro kaj ĝojo, la travivado la sociecon, la evoluo de la reciproka respekto kaj reciproka apogo, la ekkono la secon de la kunlaboro, la sperto la propran evoluon, la ekkono kaj uzo de propraj potencialoj, la edukado de propraj kapablecoj, ĝojo sur la propra sukceso kaj de liaj, kaj ne laste, ke intensa okupiĝo kun aĵoj aldonas kontentiĝon kaj sukceson.

La lernado devas esti laŭeble memdecida. Por iu memdecida lernado estas necese, ke ŝanĝiĝas la rolo de la instruisto, edukisto, kursgvidanto, sed same ankaŭ de la gepatroj, kiel ankaŭ de sociaj grupoj kaj ŝtataj institucioj. Ili devas akompani, apogi, instigi, doni bonan ekzemplon.

La celo de la lerneja kaj eksterlerneja instruado devas esti, ke la junaj homoj estiĝu fortaj personecoj kun propra volo, kiuj koncias pri sia memo kaj propreco, aparteco kaj memkonscie renkontiĝas kun siaj aĝkamaradoj kaj konas la proprajn interesojn unu-kun-alia sed ne volas trabatali unu-kontraŭ-alia.

Nur sinceraj homoj povas formi liberan kaj solidaran socion. Devo povas esti nur la lasta rimedo en la edukado. Ĉar premo kaj devo produktas kontraŭpremon kaj ĝenajn karakterojn aŭ adaptitajn kaŭriĝmusojn. Nia socio estas markita de devigoj, potencpremoj kaj falsa egoismo sur kostoj de aliaj. Ne hazarde kreskas la nombro de psikaj ĝenoj kaj de psikosomataj malsanoj. Plimultiĝas la drogkonsumo kaj suicido. Ni devas preventi, ke ni estiĝos malsana socio. La plimultiĝo de la perforto en la lernejoj montras la necesecon de psikologoj kaj socilaboristoj en la lernejoj. En tiu parto ne estas permesate ŝpari. Samtempe devas la plenaĝaj lerni, aŭdi junajn homojn kaj preni ilin seriozaj kun iliaj zorgoj kaj problemoj.

EDE volas fari sian aldonon, ke pli ofte estu diskutata pri pedagogiaj demandoj kaj plifortiĝu la konscio por la necesa ŝanĝo de nia eduksistemo. Al tio apartenas, ke alternativaj edukformoj ricevu pli grandan atenton kaj pli da ŝtatan kaj socian subtenon kaj ke la en Eŭropo ekzistantaj modeloj estu komparataj unu kun alia kaj sukcesaj konceptoj tuteŭrope ricevu pli grandan konatecon.

Ne povas esti permesata la partigo de la junularo en iu elito kaj la vasta amaso pro la dependeco de la deveno kaj la monujo de la gepatroj. Alie, devas esti atingata optimala protektado la kapablecon kaj talenton de ĉiu infano.

EDE estas por la multflankeco de publike-laŭleĝaj kaj privataj lernejofertoj kaj finekzamenoj. Ĉe tiu devas esti garantiita la ebleco de la ŝanĝo la lernejon aŭ la lernejformon. EDE volas ankaŭ pli bone koordini la lernejajn kaj eksterlernejajn edukado- kaj libertempajn ofertojn.

La socioscienca edukado en fakoj kiel historio kaj geografio ne estu edukata nur el la perspektivo de la respektiva lando aŭ interesa grupo, sed devas montri la realecon kaj speguli sen antaŭjuĝoj la eŭropan tutecon kaj ankaŭ la ekstereŭropan mondon. Lernejo devas eduki kaj disvolvi la konscion de mondvasta kompreniĝo, respondeco kaj internacia ligiteco kaj solidareco kaj aldoni al subigo de timoj kaj antaŭjuĝoj kontraŭ „fremduloj“. EDE volas atingi, ke la Eŭropa Unio en la kadro de siaj apogaj akivecoj en la edukadsektoro progresigas la transnacian edukadon, en kiu por la gelernantoj estos alproksimigita la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando estas parto de la hejmo. La lingvoedukado apud la perado de la lingvo ne rajtas peri samtempe iun definitivan mondbildon. La lingvo- kiel la tuta lernejedukado devas havi neŭtralan kaj mondmalferman direkton.

Ĉiu devas ricevi la eblecon, partopreni al la de impoŝtrimedoj financata edukado ĝis la finiĝo de iu altlerneja studado aŭ respektive al majstroekzameno. Nur, se ĉiu havas la eblecon, siajn kapablecojn plejbone disvolvi kaj tiujn tiam ankaŭ en la profesio enmeti, ekestas ankaŭ la pligrandiĝebleca utilo por la socio. La partopreno ne malsukcesu al tro altaj partoprenprezoj de la instruado. Seniterezaj lernadkreditoj devas ebligi la aliron por pli vastaj tavoloj, pluevoluigi la kapablecojn kaj konojn.

La Eŭropa Unio devas subteni eŭropvastan interŝanĝon inter lernejoj kaj aliaj instruinstitucioj. Estiĝantaj subteninstrumentoj devas esti diskonigataj. Por ĉiu civitano devas esti praktike rimarkeble, ke ili estas civitanoj de Eŭropo.

Ĉe la eŭropaj altlernejoj estas konstatebla ne laste per la tiel nomata „Bologna-Prozess“ iu evoluo al ĉiam pli malonga, magriga studado, kiu estas ĉiam pli forte direktita al la volo de la ekonomio – fiksita eduko nur por iu ordonite limigita faro. Esencaj fundamentoj kiel ekz. la disputo pri historiaj, sociologiaj kaj etik-filozofiaj aspektoj de la respektiva studunuo, la interdisciplina rilatigo en iu pl ivasta konteksto, kiel la edukado de specife homecaj kapabloj ĉiam pli restas neglektataj.

EDE volas efiki, ke estos trovata senchava akordiĝo inter la ekonomiaj interesoj kaj de tutsocia neceseco de la instruado de homoj kun vasta horizonto, kiuj sian agadon kritike reflektas kaj ankaŭ povas pritrakti en pli grandaj kontekstoj kaj tiel estas kapablaj, malfavorajn disvolviĝojn ekkoni kaj utilajn solvojn trovi.

EDE apogas pli fortan ligadon de la scienco kaj praktiko kaj por pli da faktrapaŝa, interdisciplina esploro, edukado kaj praktiko.

Precipaj eldiroj pri ekonomia, financa,
labora kaj sociala politiko

Eŭropo estas enplektita en la mondekonomio kaj en la mondvasta financsistemo kaj estas unu de precipaj agantoj. La Eŭropa Unio devas dungi por mondekonomia- kaj financa sistemo, kiu ne utilas nur por la intersoj de Eŭropo aŭ de potencaj grupoj, sed al ĉiuj landoj, popoloj kaj homoj en la mondo malfermas la ebleco al paco kaj bonfarto.

La nuntempa ekonomia- kaj financa krizo devas esti komprenata kiel ŝanco. Estas tempo, evolui novajn modelojn, antaŭe, kiel utopia formetitajn modeloj devas esti denove serioze ekzamenataj, elprovataj kaj esti serĉataj kreativaj solvoj. La diskuto ĉe tio devas okazi malferme kaj transparente, sub la vasta envolvo la sciencon, sociajn grupojn, kulturkreantojn, profesiaj- kaj ekonomiasociojn, kaj la junularon, ĉar fakte temas pri ilia estonteco. EDE volas forte dungiĝi, ke la t.n. minoritataj opinioj ankaŭ povas ricevi voĉon.

La Eŭropa Unio intervenas per enorma subvencipagoj en la libera merkato. Subvecioj estas senchavaj kiel politika impoŝtinstrumento kaj necesa, se temas pri la bremsado de la ekkonata negativa evoluo aŭ ekpuŝi positivan evoluon. Sed ĉiuj EU sobvencioj devus esti kontrolataj : Kostoj kaj utiloj, gajnantoj kaj perdantoj devas esti esplorataj kaj nomitaj jam en la antaŭkampo. Daŭraj subvencioj devas esti regule kontrolataj.

Anŝtataŭ kun miliardsumoj subteni maljuniĝintaj industribranĉoj, devus tiuj monoj esti investitaj en disvolviĝoj de novaj industrioj, kiuj donas longtempe pli da laborlokoj kaj bonfarto. Tie volas EDE kiel demandanto kaj avertanto zorgi por tio, ke la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ŝtataj intervenoj estu akurate esplorataj.

Ede volas ankaŭ stimuli diskutojn pri ĝis nun malmulte da prilaboritaj demandoj, kiel ekzemple iu bazsalajro por ĉiuj. Estas penseble, ke la labormondo per novaj modeloj povus estiĝi pli justeca kaj homaneca. EDE volas instigi debaton ankaŭ pri tio, kiel povas esti pluevoluigita la socia merkatekonomio al solidara aŭ solidar-ekologia merkatekonomio, en la memdecideco, solidareco kaj respondeco stari en la antaŭflanko por la mondo kaj ĉe venontaj generacioj.

EDE engaĝiĝas ankaŭ por tutgeneracia dialogo, ke la generacioj disvolvu komprenemon por la intereso kaj problemoj de alia generacio. Por tio EDE instigas, akceladon de programoj kaj aktivecoj, kiuj ebligas la interŝanĝon trans la generaciaj limoj kaj samkiel ankaŭ inter profesiaj- aŭ „tavolaj“- limoj.

Al ĉiuflanka persona kaj socia edukado apartenas ankaŭ, minimume tempe, sociala aŭ socia dungiĝo. EDE proponas, ke estu pretigataj eŭropaj rimedoj por iu „internacia socia jaro“. La internacia socia jaro devas ne nur por junuloj inter lernejoj kaj pluedukado esti pretigata, sed ankaŭ por pli aĝaj homoj. Al socia engaĝiĝo devas esti ordigata ĝenerale pli granda atento.

Precipaj eldiroj pri esplorad-,
teknik- kaj invent-politiko

La libereco de la esploro devas esti protektata kaj akcelata. Sed tamen devas la Europa Unio apogi per financa rimedo esplorintenconj en hodiaŭ gravaj kampoj de energio, trafiko, sano. La esplorinstitucioj, altlernejoj, asocioj, enterprenoj kaj sociaj grupoj devas esti pli forte en la esploro retigitaj, ekster la landlimoj.

Esploro kaj altlerneja edukado devas okazi en la unuopaj EU-ŝtatoj en gepatraj lingvoj. Ĉar logika pensado kaj la priskribo de komplikaj enhavaferoj plej bone funkcias en la gepatra lingvo. Ke en ĉiam pli esplorprojektoj antaŭregas la angla lingvo, blokas la esplorspiriton kaj preferas unuflanke sciencistoj el angle parolantaj landoj. Kiel lingvo de la egalece scienca interŝanĝo pli bone taŭgas Esperanto kaj pro tio devus estid de EU akcelata kiel scienclingvo.

La Eŭropa Unio devas fari pliajn klopodojn vigligi junajn homojn, absolvi instruadon en teknik-sciencaj fakoj. Kontraŭ la jam ekzistanta kaj ankoraŭ plu minacata manko de fakuloj devas esti komencataj intensivaj aranĝoj.

Tekniko devas orientiĝi al la homoj. La homo kiel uzanto kaj koncernato devas esti pli forte envolvita en la planado kaj transmetado de teknikaj projektoj. Apud la puraj produkt- kaj procedurkostoj devas esti pli forte atentitaj ankaŭ la nedirektaj kostoj de la teknikaj projektoj por la socio.

La Eŭropa Unio disponas pli multe da milionoj pensfabrikoj. En ĉiu civitano estas kaŝita granda potencialo. Sed la ideoj, la kreativeco kaj utopio de la eŭropaj civitanoj restas tro ofte en la kaŝiteco. Ili devas esti utiligataj por la socio kaj la estonteco de Eŭropo. Pro tio devus esti establitaj ideoagenturoj, kiuj kolektas, taksas kaj enmerkatigas, ĉe kiu ĉiu propono estu en la kazo de transponado proporcie finance honorigota.

Precipaj eldiroj pri san- kaj konsum-politiko

Sanpolitiko devas pritrakti la homon en sia tuteco kaj en la ligiteco kun ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĉe tiu devas esti metita pli forta atento al tuteca sanprotektado ol al la kuracado de malsanoj. La celo devus esti, ke malsanoj antaŭe eĉ ne ekestus, aŭ minimume ilin fruhtempe ekkoni.

Tielnomataj alternativaj saniĝmetodoj, tuteca medicino kaj teknikoj por malstreĉiĝo kaj korp- psika sanrestado kaj perfektiĝo kiel autogena trejnado, jogo, zen, ktp. devus esti akcelataj kaj estiĝi partoj de la ĉiutageco de eŭropanoj.

De la nuntempa, al medikamentoj kaj maŝinoj fiksita medicino, devas alveni al medicino pri homa mezuro. Pro tio devus la interkonsiliĝ- kaj esplorparoladoj de la medicinistoj stari en la centro de la kuracado kaj esti pli bone honorigataj.

Kun agoplano „sana socio“ devas la Eŭropa Unio aktive akceli ne nur la korpan sanecon, sed ankaŭ la psikosocian sanecon kaj tiun jam en la antaŭlerneja kampo.

La Eŭropa sanesploro devas en koncentra aktiveco agi kontraŭ la t.n. „malbonegaĵoj de la homaro“ kiel ekz. aidoso. Samtiel devus esti esplorataj la dependecoj inter viv- kaj laborkondiĉoj, ĉirkaŭaĵinfluoj, ĉirkaŭaĵŝarĝoj kaj la saneco.

Eŭropo devas meti por si mem la taskon kunagi, ĉe la sanprovizo en la ekonomie malfortaj reginoj de la mondo.

La eŭropa konsumadpolitiko estas intensigenda. Ĉiukaze, ne devus esti ellasitaj ankoraŭ pli multe da reguloj kaj leĝoj, sed la fokuso devas esti ĉe la pli bona informado kaj la subteno de la konsumantoj, ke ili povu porti pli da memrespondeco.

Produktantoj de la varoj devus pli ol ĝis nun esti devigitaj, informi la konsumantojn pri la uzo aŭ eluzado kaj kun la produktoj ligitaj sanecaj kaj ekologiaj aspektoj. Sed ĉi tie devus esti trovataj la eblecoj, kiel povas esti la informado eble pli klare kaj simple farita, sen ke por la produktantoj estus faritaj neproporciaj surmetaĵoj.

Precipaj eldiroj pri medio-, energio- kaj trafik-politiko

En la eŭropa medio-, energia- kaj trafikpolitiko estas necesa novpensado, ke ankaŭ la venontaj generacioj povu homece vivi. EDE volas apogi tiujn proponojn kaj decidojn, kiuj donas la plej grandan eblan protekton por la medio kaj por la naturaj rezervoj.

Al tio apartenas, ke la dependeco de la energikonsumado estu plej rapide deigata de la importita energiportantoj (nafto, tergaso, karbo) kaj estu plejrapide ŝanĝita al provizo bazita sur regenera energio. Por esplorado kaj la lanĉado de konvenaj produktoj devas la Eŭropa Unio esence fari pli ol ĝis nun. Ankaŭ en la kampo de energia efikeco kaj energia ŝparado devas esti ekuzataj pliaj, ĝis nun ne uzitaj potencoj.

La Eŭropa energia ligo devas esti plejeble malcentrale organizita kaj tamen tra optima retstrukturo kaj eluzo devas certigi pli grandan provizsekurecon ol ĝis nun. Energicentralegoj, kiuj signifas grandan kapitalkoncentriĝon, estas perturbemaj kaj prezentas sekurecriskojn, tiuj devas paŝon post paŝo esti deprenataj de la reto kaj devus esti anstataŭigataj per necentralaj solvoj.

En la energio kiel en aliaj ekonomiaj branĉoj estas ĉe ĉiuj produktoj kaj procedoj pritraktendaj la realaj kostoj de la produktado ĝis la senzorgado, kiel la kostoj kiujn la venonta generacio devus porti. Produktoj kaj procedoj, kun altaj sociaj „apudkostoj“, devas esti anŝtatauigataj per ekologie kaj tutekonomie sencoplenaj.

EDE volas pledi por tio, ke ankaŭ en la trafiksfero estu uzataj pli da novaj teknikoj. Ĉi tie gravas inteligentaj sistemoj por malebligi la trafikon, plimulta reiro al transporto sur la reloj, pli medio-amikaj kaj aparte ŝparemaj veturiloj kaj vasta akcelo de publika proksim- kaj for-trafiko. Aparta atento devus esti dediĉita al malpliiĝo de la trafikakcidentoj.

Precipaj eldiroj pri jur- kaj sekurec-politiko

Por la propra politika laboro de EDE estas esenca tasko la farado de la antaŭkondiĉoj por libera komunikado en Eŭropo. Pro tio EDE akcelas prefere la plifortigon de la fundamentaj rajtoj, la opini- kaj informadliberecon kaj por la protektado kaj surkonstruo de aliaj liber- kaj egalrajtecoj.

La justico kaj krome ankaŭ la prokuroro devas esti sendependa de la politiko. Al tiu ekstera sendependeco apartenas ankaŭ la plifortigo de la eniga sendependeco de la juĝistoj kaj prokuroristoj per la forigo de ne necesaj hierarĥiaj niveloj.

La Eŭropa justic- kaj sekurecestraroj devas pli intensive kunlabori. Sed ĉe tio atentigi, ke ne ekestu iu Eŭropa supera estrareco en la leĝlibera sfero. Efektiva demokratia kontrolo devas esti certigata kiel la ebleco de prava vojo kontraŭ la ofendoj de tiuj organoj.

Libereco kaj sekureco ne ekskludas unu la alian. Nuntempe estas flanke de la Eŭropaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio forcata la kresko de skurecmagistratoj kaj iliaj rimedoj, ĉe kiu estas ofte transpaŝita la racia mezuro kaj la liberrajtoj senproporcie estas barigitaj. Por enkonduko de sensencaj aranĝoj la argumento estas ofte la kontraŭterorisma batalo. Tie etas timoj forcataj, kiuj ne portas al pli da sekureco ĉe la homoj, sed al la perdo de la sekurecsento kaj de la vivkvalito kaj ĝenas la realigon de la libereco. Videoobservado, provizdatodeponado kaj biometra legitimiloj gvidas al malpli da libereco. Esploroj montris, ke kriminaldeliktoj per tiuj aranĝos ne povas esti efektive malhelpataj. Pro tio devus esti pli da mono uzata por la perfortprevento en la lernejojn kaj la forigo de sociaj kauzoj de perforto kiel ankaŭ por la optika reformado de la kriminaleco altirada ĉirkaŭaĵoj.

Kriminaleco povas ankaŭ per tio esti mildigita kaj ofte eĉ preventita, se la socio estiĝas tutece pli tolerema kaj diversdevenaj homoj parolas unu kun la alia. EDE volas escepte akceligi por pli da komunikado kaj respektiva atentemo.

Precipaj eldiroj pri mond- kaj pac-politiko

Ni volas, ke EU inaŭguriĝas ankaŭ en siaj eksteraj rilatojn por lingva kaj kultura justeco. La eŭropaj popoloj strebis dum plurjarcentoj altrudi al aliaj la proprajn valorojn kaj pensmanierojn, ofte per brutala perforto. La perforto kiel rimedo de la politiko devas esti subigata. Pro tio la EU ne rajtas estiĝi militarista alianco.

Sed ĉiukaze la Eŭropa Unio devas reprezenti ankaŭ la interesojn de siaj civitanoj en la tutmondiĝinta mondo. De la EU enmetitaj rimedoj devas esti diplomatio, dialogo, kunlaborado kaj celanta ekonomia subteno. Evoluadpolitiko kun verŝilo montriĝis neefektiva. Al tio gravas, ke Europo ne apartiĝu, sed devas resti malferma por la kunlaboro kun la aliaj landoj. Al tio apartenas ankaŭ, ke el la jarcenta kultura unudirekteco ekestu vera interŝanĝo. Eŭropo povas de Asio, Afriko, kaj Ameriko multon lerni.

Per la eneŭropa solidareco kaj demokratio kiel ankaŭ de sukcesplena integriĝo, Eŭropo devas esti ekzemplo kaj estiĝi kiel vera akcelanto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ĉie en la mondo kiel por neĝenita spirita interŝanĝo, egalrajta komunikado kaj malferma dialogo super ĉiuj limoj, por egaliĝo, justeco, paco, libereco kaj demokratio kiel por protektado de vivbazoj por ĉiuj homoj kaj ankaŭ de la venonta generacio.

EDE - ke Eŭropo kompreniĝu !

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents