Invito al la 9-a politika diskuto pri lingvaj problemoj en Alsóörs
de la 03a ĝis 05a de julio 2009, ĉe lago Balatono en Hungarujo
Speciala temo :
Spertoj de la francaj kaj germanaj EDE-anoj ĉe la EU-parlamentaj balotoj.
Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokrate komuna lingvo.
La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, la germanan aŭ la anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.
Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj laboroj por la Eŭropaj balotoj je la 07a du junio 2009 kaj siaj spertoj.
Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.
Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo !
Adreso de la renkontiĝo :
HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20
Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :
el eksterlando : 0036-203163619
el Hungarujo : 06-203163619
Pliaj informoj antaŭe :
rete : Eumacko@aol.com
telefone : 0049-89-280788
Programskeleto :
Vendredo, 03.julio.2009
Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
16.00 – 22.00 : Akcepto
19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo
Sabato, 04.julio.2009
08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj
09.15 – 12.00 : Prelegoj kaj diskutoj. Temo : Raporto pri la okazintaj EŭropParlamentaj balotoj.
12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
14.15 – 15.00 : La politika situacio en la EU, en la jaro de la parlamentaj balotoj. Prelego kaj diskutoj
15.15 – 17.00 : La politika situacio en diversaj eŭropaj landoj kaj iliaj rilatoj al la EU. Raportoj kaj diskutoj.
17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo
17.30 – 19.30 : Komparo de balotsistemoj en diversaj EU-landoj. Aldonoj, diskutoj, sugestoj.
20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsoörs.
Dimanĉo, 05.julio.2009
08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio
Priskribo la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóörs
Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsoörs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)
En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóörs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.
En Alsóörs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.
Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóörs sub : balaton.hu. Jen mapo de Alsóörs.