Hejmpaĝo > Dokumentoj > Studoj > Aperis la Raporto Grin

Aperis la Raporto Grin

mardo 25a oktobro 2005

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : eo fr

Tiu raporto, laŭ la nomo de François Grin (Profesoro, Universitato de Ĝenevo, Vic-Direktoro, SRED), en somero 2005 anoncita de la gazeto Le Figaro kaj de svisa gazeto, finfine aperis. Ĝin eblas legi (franclingve), ne plu en la retejo de la Haut conseil de l’évaluation de l’école, sed sur la retejo La documentation Francaise aŭ laŭ rekta ligo al pdf-dosiero.

Vikipedio pri François Grin kaj la Raporto Grin.

Tiu raporto, establita laŭ mendo Alta Konsilo pri la taksado de la lernejo (en Francujo), konsideras plurajn hipotezojn, el kiuj Esperanto, kiun ĝi konsideras ne nur serioza, sed avantaĝa. Jen sube kelkaj ekstraktoj kiuj ja apogas kion proponas EDE.

Ne hezitu legi la originalan tekston, i.a. ekde la 6a ĉapitro titolita "Trois scénarios". En ĝi vi multe pli detale trovos la ĉi-subajn eltiraĵojn, ĉiuj plej interesaj !

La dike reliefigitaj eroj nur ĉi-sube aperas tiel, ne en la raporto mem.

La suba tradukaĵo el novembro 2005 fontas precipe el ĉi tiu viki-paĝaro.


[...] tri bazaj scenaroj : la « tutangla », la « plurlingvisma » kaj la « Esperanta ». [...]

[...] La « tutangla » respondas al tio, kion la modeloj de Pool (1996) kaj Grin (1994a) nomas la modelo « monarka » (vidu Aldonaĵon A2) : unu lingvo trudas sin kiel sola oficiala lingvo kaj laborlingvo de Eŭropa Unio ; [...]

[...] tiu modelo, kiun rekomendas aŭtoroj kiel Van Parijs kaj, implicite, la sufiĉe multnombraj aktivuloj sciencaj kaj politikaj, kiuj parolas pri plurlingvismo kies celo estas situigi, enteni aŭ kompletigi la anglan : sed ĉar ili ne provizas ŝirmilon por kontraŭstari la kunan logikon de la uzebleco kaj de la minimumo-maksimumigo, iliaj rekomendoj kondukas, je longdaŭro, al la « tutangla » [...]

[...] la praktika efektivigo de la scenaro « plurlingvismo » supozigas, ke iuj lingvoj profitu preferan statuson. Tio proksimigas al oligarkia sistemo la praktikan plurlingvismon (kontraste al la teoria plurlingvismo). [...]

[...] La solvo « Esperanta » respondas al la reĝimo « sinarkia » (vidu Aldonaĵon A2). Unuavide oni povus pensi, ke temas nur pri anstataŭigo de la angla per Esperanto, kaj ke temas pri « tut-Esperanta » anstataŭ « tutangla ». Malgraŭ tiu supraĵa simileco, la diferencoj inter ambaŭ lingvaj situacioj estas ampleksaj. Unue, kiel oni jam rimarkigis en la sekcio 5.4, la uzado de Esperanto tuj forigas ĉiujn maljustajn transpagojn okazigatajn de la « tutangla » [...]

[...] Due, la lernado de Esperanto estas konsiderinde pli rapida ol tiu de ajna alia lingvo kaj, diversgrade, tiu supereco evidentiĝas sendepende de la gepatra lingvo de la lernanto. Ĝi estas eble pli evidenta por la personoj, kies gepatra lingvo estas latinida, sed ĝi ekzistas ankaŭ por tiuj, kies gepatra lingvo estas ĝermana aŭ slava, eĉ ne-hindeŭropa, malgraŭ vortaro kun esence hindeŭropa origino [...]

[...] Trie, ĉar Esperanto estas nenies lingvo kaj pro tio povas facile iĝi ĉies lingvo (Mullarney, 1999), ĝia disvastiĝo estas malpli minaca por la nuntempaj Eŭropaj lingvoj ol estas la disvastiĝo de la angla. [...]


En tiu sama raporto, oni poste parolas pri kiom la angla enspezigas al Britio, rekte aŭ nerekte : privilegiitaj merkatoj, pen-ŝparado por tradukado kaj interpretado, ŝparado en instruado de fremdlingvoj, ktp. Vin mi kompatas kaj ne detaligos ĉiujn kalkulojn, sed la aŭtoro konkludas per sumoj de 10 ĝis 17 miliardoj da eŭroj jare, t.e. 1 % de la nominala brita PIB. Plu skribas la aŭtoro : "La sumoj tiel ŝparitaj far la anglalingvaj landoj povas esti reinvestataj alie en la klerigon kaj esploron ; tiu investado produktas certan rendimenton [...] "

Kaj pli poste aldonas la aŭtoro : "Ni memorigu denove, ke neniel estas la angla lingvo kiu estas aparte celita, sed ja la lingva hegemonio kia funkcimaniero, kiu ajn estas la profitanta lingvo, per kiu ĝi estiĝis."

Nu, precize tion provas plej laŭte diskonigi la Esperantistoj, jam de jardekoj. Kiam saĝeco en internacia komunikado ?


Kaj pli poste, pri tabelo :

Kelkaj komentoj povas helpi al plikompreni tiun tabelon.

[...] La neta avantaĝo de la scenaro Esperanta ne surprizu, ĉar ĝi spegulas samtempe la efikecon de tiu lingvo kaj ĝian senegalan justecon [...]

[...] La sumoj ĉi tie taksitaj temas pri kalendara jaro ; ili sumiĝas jaron post jaro kaj plifortigas dinamikon pli kaj pli malfacile renverseblan, kaj en kiu tiuj sumoj mem iĝos pli kaj pli pezaj.


Komento : tio signifas, ke ju pli oni atendas, ju pli oni tutangligas, malantaŭ fasada multlingvismo, des pli altiĝas la fakturo por Eŭropa Unio (tio estas ankaŭ : malpli da mono por la sociaj servoj, por la sanservoj, por la kleriga sistemo, ktp.)


Kaj daŭrigas la aŭtoro :


La efektivigo de la scenaro 3 estas nur konsiderebla je tri kondiĉoj.

La unua dependas de la rimedoprovizo kaj ne estigas apartajn problemojn ;

[...] la du aliaj estas pli malfacilaj, sed kiel ni vidis, la amplekso de la financaj kaj simbolaj interesoj proporcias al la malfacileco de la defioj [...]

[...] Mi nur supraĵe pritraktos la demandon pri klerigado de instruistoj. Se la scenaro estas elpensita por iom post iom efektiviĝi ene de unu generacio, estas pli ol sufiĉa tempo por klerigi la bezonatajn instruistojn. Pri tio, mi nur citos Haszpra, sciante ke la temo eventuale meritus pli detalan pritrakton : « [la Esperanto-instruistoj] povas esti tre rapide klerigataj el nunaj [lingvo]-instruistoj. La lingvoinstruistoj jam disponas pri kompetenteco supera al la meza por lerni lingvojn, kaj ili jam estis klerigitaj pri la metodiko de lingvoinstruado. Evidentas ke 200-hora Esperanto-kurso estas por ili pli ol sufiĉa por ke ili iĝu kapablaj ekinstrui ĝin […]. La eksperimentoj faritaj en Orienta Eŭropo, post la politikaj ŝanĝoj ĉirkaŭ 1990, montris ke multaj instruistoj pri la rusa lernis alian lingvon, kaj post relative mallonga tempo, kapablis instrui la anglan, la germanan aŭ la francan je la postulita nivelo. Krome, unu instruisto povas instrui Esperanton al dekoble pli da lernantoj, ĉar la necesa lernotempo estas dekoble malpli longa ol por alia lingvo [oni retrovas ĉi tie la kvocienton 1:10 menciitan en la antaŭa ĉapitro—FG]. Oni povas aserti la samon pri la instruado de Esperanto al plenkreskuloj, kiuj ja povus dediĉi la necesan tempon por lerni Esperanton, dum ili nur pene trovus sufiĉe da tempo por lerni naturan lingvon » (2003 : 6 ; mia traduko). Eĉ sen kalkuli je tiu citita kvociento de unu al dek, estas probable ke la klerigado de instruistoj ne obstaklas la trian scenaron.

La dua kondiĉo estas venki la disvastigitajn antaŭjuĝojn. Tio postulas grandan informkampanjon (al la publiko, al la politikistoj, al la amaskomunikiloj, al la decidistoj de la privata sektoro) [...]

Por tio tutprobable necesas lukti kontraŭ multaj antaŭjuĝoj — sed kiel diras Pool : « la lingvo estas kampo, kie tiom la fakuloj kiom la laikoj ŝajnas havi la samajn kredojn eksterordinare rigidajn » (Pool, 1991a : 7 ; mia traduko). Eble necesas malkovri la fontojn de speco de lingva mensperturbo jam de longe identigita de Gobard (1976). Tion dirite, por proponi politikon pri mastrumado de la diverseco, kiu atribuas al Esperanto centran rolon, ne necesas referenci al la nocio de imperiismo (kiel faras Bernard Cassen en la Diplomata Mondo de Januaro 2005). Eĉ se la uzo de tiu koncepto ebligas prilumi la lingvan makrodinamikon kaj iujn el ties instituciaj mekanismoj (kiel montras Phillipson, 1992), ĝi ne necesas, ĉar por alveni al la rekomendo de la tria scenaro, sufiĉas kalkuli la kostojn, kiel ni ĵus faris. La konsidero pri egalrajteco povas nur firmigi tiun konkludon. Tamen, eble ne estas malutile pripensi pri la fascino radianta el la povo, kaj relegi la Diskurson pri volontula sklaveco de Étienne de La Boétie. Tiu fundamenta laboro pri informado kaj pri la mensostatoj memkompreneble povas apogi sin sur la faktoj kaj sur la ciferoj referitaj en ĉi tiu studaĵo kaj en la literaturo kiun ĝi referencas. Tamen restas konsiderinda laboro pri analizo kaj pritrakto de la faktoj realigendaj. Ne utilas ĉi tie pli detali pri iuj kutimaj obĵetoj, kiuj jam estas vaste refutitaj aliloke (Fettes, 1991 ; Piron, 1994 ; Grin, 2004c) ; tamen, je mia kono, oni ne disponas pri argumentaro pri la investoj jam konsentitaj, ne nur por la lernado, sed ankaŭ por la dokumentoj (anglalingvaj) jam diversforme konservitaj. Efektive, la rebato foje kontraŭmetita, estas ke la tuta investaĵo ĝis nun farita, riskas esti perdita. Ne aparte malfacilas refuti tiun obĵeton, nur uzante iujn analogiojn :

Ĉu oni estus devinta, pretekste de la kostoj, rezigni pri la metra sistemo (kiel en Usono, kie estas plu uzata la mezursistemo nomita « imperia ») ? Ĉu la transiro al Eŭro-mono devintus esti rifuzita pro la alkutimiĝo de la konsumantoj kaj entreprenoj, aŭ pro la kontolibroj tenitaj en la respektivaj naciaj valutoj ? Ĉu oni estus devinta rezigni pri komputiloj, ĉar la skribmaŝinoj fariĝus neutilaj ? Efektive, ĉiu novigaĵo, ĉiu sanĝo, implicas nerepageblajn kostojn, [...]

[...] oni devas antaŭvidi transiran periodon, dum kiu personoj kiuj lernis la anglan kiel unuan aŭ duan fremdan lingvon, devus profiti pri aparta subteno por lerni Esperanton. Konsidere la lerneblon de tiu lingvo, la investo necesa al la regado de Esperanto, almenaŭ samnivele, kiel ili nun regas la anglan, estus malalta.

Memkompreneble, la problemo ankaŭ dependas de la Eŭrop-nivela kunordigado, kaj pli specife inter la membroŝtatoj. Ili restas suverenaj pri klerigado kaj tio probable ne baldaŭ ŝanĝiĝos. Pro tio je la nivelo de la kunordigado inter ŝtatoj, devas solviĝi la sekva problemo. Manke de interŝtata kunordigado, ĉiu ŝtato emas alpreni klerigajn politikojn, el kiuj ĝi esperas, ke ili favoros la ekonomian sukceson de ĝiaj civitanoj, kaj eĉ donos konkurencan avantaĝon sur la vasta eŭropa merkato. Sekve, se ŝtato riskus sin sola en la trian scenaron, kaj eĉ se la publika opinio plene konsentus pri tio, la rezultoj estus katastrofaj por tiu ŝtato : ili izolus la landon kaj ĝiajn enloĝantojn for de la cetero de Eŭropo, kaj tio pruviĝus vana investado en lingvajn kompetentojn sen ajna komerca valoro. La civitanoj de aliaj ŝtatoj plu prioritate instruantaj la anglan, vidus, la cetero restante egala, la rendimenton de iliaj kompetentoj pri la angla, kreski. Oni vidis en la paragrafo 3.4, ke tiu avantaĝo eble estas kondamnota al erodo, sed nun pri tio neniu maltrankviliĝas ; [...]

Male, ĉio malsamas se la ŝtatoj ekpensos kunagadon pri sia komuna profito, kaj se plejmulto el la landoj kune alprenos la trian scenaron. En tempodaŭro de unu generacio, maljustaj transpagoj de miliardoj da eŭroj povos malaperi, kaj eblos jara neta ŝparo de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj por tuta Eŭropa Unio. Kiel komparo, la ĉiomo de la buĝetigitaj elspezoj por 2005 far Europa Unio sumas 116,55 miliardojn da eŭroj. Malfacilas kompreni, pro kia logiko 23 el la 25 membroŝtatoj devus plu regaladi la du aliajn per donaco, kiu kostas al ili, se paroli nur pri la kleriga sistemo, la "etan sumegon" de 26,7 miliardoj da eŭroj jare, des pli kiam tiu grandega investo lasas plejmulton el la eŭropaj civitanoj en malavantaĝa situacio. Pro intereso tiom evidente komuna, kaj kiu perfekte kongruas kun postuloj de socia justeco, saĝeco devus igi la ŝtatojn interkonsenti pri iom-post-ioma kaj kunordigita efektivigo de la scenaro 3.

Tamen, en la proksima tempo ne imageblas proponi la scenaron 3 ; krome, la nura publika anonco, ke tia scenaro devus esti serioze konsiderata en la limo de dudek aŭ dudek kvin jaroj, estus priridigata de grandaj partoj de la publiko, pro la tiom forta kredo, ke ekzistas neniu alternativo kontraŭ la hegemonio de la angla. Ĉiu forgesis ke multaj ŝtatoj subtenis, je la epoko de la SDN (1), la alprenon de Esperanto kiel internacia lingvo, aŭ ke la plenkunsidoj de UNESKO adoptis, en 1954 kaj en 1985, rezoluciojn favorajn al Esperanto.

(1) Tiutempe (septembro 1922), la dosiero estis blokita de Francio, Léon Béard, tiam Ministro pri nacia edukado, eĉ « malpermesigis en ĉiuj francaj lernejoj, la instruadon kaj propagandon por Esperanto, kiel danĝeran vehiklon de internaciismo, kaj kiel konkuranton al la rolo de la franca lingvo en la tuta mondo » (Ministero della Pubblica Istruzione [Italie], 1995).

Kvankam la scenaro 3 estas mallongdaŭre nerealigebla, estus danĝere kontentiĝi per la scenaro 1, pro la pli kaj pli kreskanta malfacileco inversigi la faritajn decidojn ; [...]

Ne eblas ĉi tie difini ĉiujn dispoziciojn, kiuj povus esti alprenitaj [...]

[...] Oni tamen povas hipotezi, ke tiuj dispozicioj devus interalie inkluzivi :

[...] la malpermeson de ajna devojiĝo en la dungo-politiko en la eŭropaj institucioj, speciale pri la dungofertoj postulantaj la anglan, kiel gepatran lingvon [...]

[...] la disvatigon de informoj kaj la konsciigon de la publiko kaj de la medioj pri la problemo de lingva justeco [...]

[...] absolute neŝanceligeblan konduton de la ŝtatoj rilate ilian superan rajton alpreni dispoziciojn pri la lingvo uzata por la etikedado de la produktoj [...]

[...] 7.3 Ĝenerala konkludo

La fina konstato eble amare aspektas. La politiko, kiun rekomendis la Raporto de la Komisiono de la nacia debato pri la estonteco de la Lernejo, certe estas la plej simpla ; oni tamen povis konstati, per la nuna studaĵo, ke laŭ vidpunkto de publika politiko, ĝi eble estas la plej malbona solvo. Ĝi ne estas, sen iu ajn dubo, la plej malmultekosta solvo ; ĝi krome estas la plej maljusta ; kaj ĝi kondamnas la francan, kaj kun ĝi ĉiujn eŭropajn lingvojn krom la angla, iĝi regionaj lingvoj. Iuj eĉ parolus pri submetiĝo, kun ĉiuj nekalkuleblaj implicaj konsekvencoj geopolitikaj kaj kulturaj.


3 Forum-mesaĝoj

  • > Aperis la raporto "Grin" 4a decembro 2005 06:30, de Guy Coste

    Tradukeraro : la franca mallongigilo PIB = produit intérieur brut - angle BNP - devus tradukigxi korekte. Mi ne konas la norman tradukon, sed gxi versxajne estas MEP aú MEE.

    • > Aperis la raporto "Grin" 19a januaro 2006 06:24, de Laurent

      Dankon pro la atentigo : mi rapide kopiis el la ĉe-komence indikita Viki-paĝaro, tiam plu prilaborata. Mi esploros por korekti.

  • > Aperis la raporto "Grin" 17a marto 2007 13:41, de Draketo

    Dankon por la tekston !

    Gxi estas tres interesa, kvankam ecx mi antau-sciis grandparte de la informado.

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0