Jen listo de kelkaj agadoj el pasintaj jaroj, nur en Esperanto. Unuopaj artikoloj troveblas en la koncerna jaro.
2006-05-01 EDE partoprenis posttagmezan manifestacion en Parizo, disdonante 5000 JEFO-kalendaretojn kaj 500 flugfoliojn.
2006-04-26 EDE partoprenis la debaton "Eŭropo kaj plurlingvismo : ĉu utopio ? en Bruselo, disdonante JEFO-kalendareton kaj flugfolion al ĉiuj partoprenantoj.
2006-03-28 EDE partoprenis la konferencon "La Eŭropa Frakturo", pri Komunikado en Eŭropo, en Domo de Eŭropo, disdonante flugfolion pri komunikado kaj Esperanto.
2006-03-19 La ĝenerala asembleo de la federacio EDE okazis la 19an de marto je la 17a horo. Elektiĝis nova estraro kaj administra konsilio.
2006-03-01 Kristian Garino, de Esperanto-Libereco, anoncis sian kandidatiĝon al la Prezidenta Baloto 2007. Lia programo temas pri justa komunikado kaj federala lingvo por EU.
2006-01-26 EDE partoprenis la proceson kontraŭ GEMS ĵaŭde, 26an de januaro 2006, en Versailles. Legu nian komunikaĵon.
2005-11-26 Partopreno je transdono de "Grands Prix Newropeans 2005" en Amsterdamo, por kiu EDE estis nomumita en kategorio politika agado. Vidu retejon.
2005-11-24 Partopreno en Konferenco pri Plurlingvismo en Parizo kaj disdono de flugfolioj. Legu nian raporton.
2005-10-12 Aperis raporto Grin, mendita de Francia Edukministrejo. Legu nian analizon.
2005-09-22 EDE partoprenis la manifestacion subtene al la dungitoj de la franca firmao GEMS. La dungitoj kontraŭas la postulatan uzadon de la angla por firminterna komunikado pri sekureco.
2004-06-13 EDE partoprenas Eŭropan baloton en Francio. 25 500 francoj voĉdonas por ni. Vidu kie.




![[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}](IMG/png/ede-informilo-20071226-page1.png)



