Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) estas organizata je du niveloj :
- Je eŭropa nivelo ekzistas federacio kun sidejo en Strasburgo, proksime de la Eŭropa Parlamento.
- Je nacia nivelo ekzistas partia asocio (aŭ kontaktuloj) en laŭeble ĉiu lando de la Eŭropa Unio. Vidu la apudajn landojn.
La landaj asocioj kuniĝas en la federacio. La membroj de la landaj asocioj estas aŭtomate membroj de la federacio. Ankaŭ unuopuloj povas membriĝi en la federacio.
Kiu ne membras en landa asocio, povas membriĝi rekte en la federacio.
Tiucele klaku al la dekstra membriĝ-formularo, printu, plenigu kaj sendu ĝin. Eblas mondonaci al la konto menciita en la paĝo Kontakti EDE.
La diskutgrupo de la federacio (dissendolisto nur en Esperanto) estas : groups.google.com/group/ede-eu. Jen konto en Twitter.
La federacio fondiĝis la 21an de oktobro 2003 kun ĉi tiu statuto. La lasta ĝenerala membrokunveno de la federacio okazis la 19an de marto 2011, prezentis la agadan kaj financan raporton de la federacio EDE kaj elektis la sekvajn membrojn de la Administra Konsilio kaj de ĝia Estraro :
- Bert SCHUMANN : prezidanto, konsilisto pri internaciiĝo kaj retejo
- Bertrand HUGON : sekretario
- Eŭgen MACKO : vic-prezidanto, konsilisto pri Germanujo kaj orientaj landoj
- Guillem GÓMEZ BLANCH, vic-sekretario, politika konsilisto
- Zoltan HUBERT : kasisto
- Alfred SCHUBERT, Germanujo
- Andrea RUZICSKA, Hungarujo
- Balázs WACHA, Hungarujo
- Bruno SCHMITT, konsilisto pri financoj
- Elisabeth BARBAY, Francujo
- Konrad GRAMELSPACHER, Germanujo
- Renato CORSETTI, redaktanto de la politika programo
- Thierry SALOMON, Hungarujo







![[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}](IMG/png/ede-informilo-20071226-page1.png)

